Copyright 2001 by Bettina Naroska 

 

Grußkarten

 


Elektronikaj salutkartoj estas plurfoje uzeblaj kaj pro tio aparte naturprotektaj. Ili estas tre malmultekostaj kaj rapidegaj.
Cxar mi sxategas amuzajn retkartojn, mi prezentas al vi sube kelkajn TTTejojn kun afablaj salutkartoj. Mi deziras al vi multan plezuron dum gxojigo de geamikoj kaj familanoj, aux simple amuzigxu vi dum kartrigardado.


Cetere: Je la Esperanto-pagxo vi povas sendi fotojn pri E-arangxoj.


Kompreneble unue mi varbas por miaj propraj retkartoj ;-)
Je mia salutkartopagxo troveblas jam du salutkartoj pri Maks kaj kelkaj fotoj pri cxasadoj en arbaroj kaj tombejoj.
Pli frue plej eme mi sendis retajn salutkartojn de Karen Lyn Morse. Sxiaj bestofiguroj estas ege drolaj! Ankaux aliaj artistoj ofertas interaktivajn kartojn cxe www.bluemountain.com. Hodiaux oni devas pagi por la sendoservo, bedauxrinde.
Cxu vi volas sendi karton kun Esperanto-motivo?
Do, iru al la retpagxaro de Christian. Tie vi trovas ankaux kartojn pri imponaj megalitoj kaj diversaj ridetuloj :-)
Drolaj hamstroj vi povas kaj observi kaj sendi digitale cxe www.hamstercam.de.
Ankaux cxe GEO eblas sendi hamstrokartojn.
Se vi sxategas hamstrojn, venu al mia hamstropagxo.
Multegajn diversspecajn kartojn de diversaj artistoj troveblas cxe www.e-cards.com. La pagxoj estas ornamitaj per multaj amuzaj simboloj, kaj la retkartoj aspektas kiel originalaj „helik“-posxtkartoj. Bedauxrinde tie estas malfacilege, tuj trovi placxan karton.
Se vi komprenas la germanan, iru al la germanlingva pagxo por trasnufi ligilojn al pliaj drolaj salutkartoj.



heimwärts/hejmen